04/03/2017
Foto Tim Russo/GEP: Berta Cáceres, laŭreatino en 2015 de la premio Goldman, luktis dum du jaroj kontraŭ la hidroelektra baraĵo Agua Zarca, kun la loĝantoj de la regiono Río Blanco.
Pasintan ĵaŭdon, perfortaj alfrontiĝoj kontraŭstaris defendantojn de naturmedio al la polico en Tegucigalpo, ĉefurbo de Honduro (Centra Ameriko).
La protesto-tago tamen pace komenciĝis. Temis pri omaĝo al Berta Caceres, ekologiista aktivulino murdita antaŭ jaro. Sed la etoso incitiĝis, kaj la polico perforte intervenis.
Berta Caceres, 42-jara, fariĝis tro ĝena. Ŝi estis gvidantino de kontesta movado kontraŭ la konstruado de grandega hidroelektra baraĵo sur la riverego Gualcarque.
La aktivulino ricevis en 2015, la premion Goldman, konatan sub la nomo «Verda Nobelpremio». Tiu premio estas atribuita al la defendantoj de naturmedio.

