Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mars 2017 3 29 /03 /mars /2017 18:30

29/03/2017

HomSec estas internacia komerca foiro pri sekurteknologio, organizata ĉiun duan jaron en Madrido. Ĉi-jare, ĝi okazis en marto, kaj akceptis 195 eksponantojn kaj 15 000 vizitantojn de 40 landoj.

La organizo de tiu evento ne estis aprezata de la tuta hispana loĝantaro.

La madrida municipa konsilio anoncis, antaŭ la oficiala malfermo de la foiro, ke ĝi ne figuras en la listo de ties mecenatoj. 

Siaflanke, la kontraŭ-militisma asocio "Desarma Madrid", kiu grupigas diversajn organizaĵojn kaj aktivulojn, manifestaciis kontraŭ la ekspozicio per kelkaj neperfortaj agoj. Post tiuj eventoj, 19 manifestaciantoj estis portempe detenitaj de la policistoj, kaj kondukitaj al la policejo por identigo.   

Koncerne la organizantojn de la foiro, ili substrekas sian kontribuon al la defenda kaj sekureca industrio, kaj la rolon de Hispanio kiel geostrategia akso en siaj rilatoj kun Latin-Ameriko, Afriko kaj Mez-Oriento

La industrio de defendo estigas pli ol 150 000 rektajn laborpostenojn, kaj nerekte multe pli. La hispana buĝeto pri defendo atingas ĉirkaŭ 7 miliardojn da eŭroj.   

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }