Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mars 2017 2 21 /03 /mars /2017 16:42

21/03/2017

Bildo: La medicinaj eksperimentoj de usonaj sciencistoj en la jaroj 1940 en Gvatemalo mortigis almenaŭ 83 personojn.

Ĉirkaŭ 5 500 personoj estis submetitaj je tiuj eksperimentoj, kiuj plejofte konsistis en inokulado de veneraj malsanoj. Unu el la membroj de komisiono «taksis je 83 la nombron de personoj, kiuj mortis».

Li precizigis, ke la komisiono ne ankoraŭ determinis precize la rilaton, «rektan aŭ nerektan», inter tiuj eksperimentoj kaj la okazintaj mortoj.

La sciencistoj intence inokuladis, sen ilia scio, al preskaŭ 1 300 personoj sifilison kaj blenoragion. El tiuj 1 300 personoj, nur «700 ricevis kuracadon», aldonis Hauser dum kunsido, celanta prezenti la unuajn konkludojn de la komisiono.                   

Tiuj eksperimentoj, kiuj okazis inter 1946 kaj 1948, estis financitaj de la "Usonaj institutoj pri sano" (NIH).

Ili celis determini, ĉu penicilino, kies uzado komenciĝis, povas preventi tiujn malsanojn. 

La esploristoj elektis kiel kobajojn, vundeblajn personojn, inkluzive mensmalsanulojn, kaj informis ilin nek pri la objekto de ilia esploro, nek pri la konsekvencoj por la koncernatoj. Ili kuraĝigis ilin transdoni siajn seksmalsanojn, kaj ne kuracis tiujn, kiujn jam trafis sifiliso. 

Laŭ la prezidanto de la komisiono, Amy Gutmann, temas pri «historia maljusto» suferita de la koncernataj loĝantoj. Ŝi certigis, ke la enketo provas «honori la viktimojn kaj garantii, ke tio ne plu okazos».

La komisiono, kiu studadis pli ol 125 000 dokumentojn ligitajn al tiuj eksperimentoj, estis starigita de Barack Obama. Usono, pere de la Ŝtatsekretario Hillary Clinton, kaj la ministro pri Publika sano, Kathleen Sebelius, tiam pardonpetis al centoj da Gvatemalanoj intence infektitaj je sifiliso kaj blenoragio, sen ilia scio.

La Gvatemala prezidenteco kondukis specialan enketkomisionon pri tiuj eksperimentoj, kiujn li kvalifis «krimoj kontraŭ Homaro». 

La ĉefa usona esploristo implikita en tiuj eksperimentoj en Gvatemalo, la Doktoro John Cutler, kiu mortis en 2003, ankaŭ ludis gravan rolon en alia esploro en Usono, kondukita dum 40 jaroj (1932-1972) kontraŭ 400 Nigruloj en Tuskegee en Alabamo.

Sezonaj laboristoj estis rekrutitaj de la medicinaj aŭtoritatoj, kadre de esplorado dum kio, kuracado estis rifuzita al ili, en la celo studadi la evoluadon de la malsano.

La esploristoj mensogis al ili deklarante, ke ili kuracis ilin pro aliaj sanproblemoj.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }