Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mars 2017 7 26 /03 /mars /2017 13:24

26/03/2017

Omar Ali Ewado kaj Ahmed-Kadar Nour, respektive ĝenerala kunsekretario kaj ĝenerala sekretario de la sindikato de instruistoj SEP (Sindikato de la Instruistoj en la unua grado), estis arestitaj la 19an kaj 20an de marto 2017 fare de la sekurservoj de Ĝibutio. La aŭtoritatoj ne eksplikis la kialon de tiuj arestadoj. Ni maltrankviliĝas pro ilia fizika kaj psikologia sano, des pli ke S° Ewado komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ sia enkarcerigo.

Tiuj arestadoj estas nur la lastaj okazintaĵoj de turmentado kaj represio kontraŭ la instruistoj kaj sindikatanoj, kiuj provas uzadi kaj ĝui siajn rajtojn kaj legitimajn liberecojn en Ĝibutio. De multaj jaroj, la membroj de sindikatoj de instruistoj, kaj ties gvidantoj estas la celo de arestadoj, interrompoj de salajroj, turmentado, fruaj emeritiĝoj aŭ truditaj delokigoj. Pasintjare, S° Ewado, kiu estas ankaŭ prezidento de la Ligo de la homaj rajtoj de Ĝibutio, estis arestita, ĉar li denuncis la malobservadojn de la homaj rajtoj fare de la aŭtoritatoj.

Ni urĝe postulas de la aŭtoritatoj de Ĝibutio, liberigon de Omar Ali Ewado kaj Ahmed-Kadar Nour, haltigon de la persekutoj kaj turmentado de la instruistoj-sindikatanoj, kaj de la defendantoj de la homaj rajtoj en la lando.

Retmesaĝo

Mi petas de la aŭtoritatoj de Ĝibutio, tujan kaj senkondiĉan liberigon de la gvidantoj de la sindikatoj de instruistoj Ahmed-Kadar Nour kaj Omar Ali Ewado, ke ĝi ĉesigu la persekuton kontraŭ la sindikatanoj kaj defendantoj de la homaj rajtoj, kaj konformiĝu al la internaciaj normoj koncerne la sindikatajn rajtojn kaj la fundamentajn liberecojn.

Partnerece kun la Internacio de Edukado, tutmonda Federacio, kiu grupigas 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, kaj reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj en help-edukado.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }