Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2017 7 19 /03 /mars /2017 20:53

19/03/2017

Ĉirkaŭ 30 000 personoj ĉefe kurddevenaj, laŭ la polico, manifestaciis en Frankfurto (okcidento de Germanio) sabaton por postuli «demokration en Turkio» kaj «liberecon por Kurdio».

Portretoj de la historia gvidanto de la PKK

La organizantoj esperis mobilizadon de 20 000 personoj por tiu defilado, kiu kolektiĝis okaze de Noruzo, novjara tago laŭ la kurda kalendaro. La manifestacio trankvile disvolviĝis, sed laŭ la porparolanto de la polico de Frankfurto, flagoj kaj afiŝtabuloj de la Partio de la Kurdaj Laboristoj (PKK), malpermesita, estis videblaj, kaj portretoj de la historia gvidanto, Abdullah Öcalan. La polico precizigis, ke ĝi ne intervenis dum la manifestacio por kapti tiujn flagojn, por ne kaŭzi eventualajn incidentojn. Ĝi tamen menciis, ke ĝi fotis individuojn, por estontaj persekutoj.     

Ĉu Germanio estas rifuĝejo por la kurdaj aktivuloj? 

La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan akuzis lundon la germanan kancelierinon Angela Merkel, ke ŝi «subtenas la teroristojn». Tio kaŭzis novan eskaladon en la venenitaj rilatoj, kiujn spertas de pluraj semajnoj, Ankaro kaj Berlino.

Delonge, Turkio akuzas Germanion, ke ĝi akceptas interalie aktivulojn de la kurda afero. Berlino juĝis tiujn akuzojn kiel absurdajn. Germanio loĝigas la plej gravan turkan diasporon en la mondo, sed ankaŭ gravan kurdan komunumon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }