Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2017 7 12 /03 /mars /2017 13:56

12/03/2017

La vivkondiĉoj de la 1 500 rifuĝintoj de Grande-Synthe, norde de la lando, difektiĝis pro manko de «zorga administracio de la kampadejo», malfermita antaŭ jaro, alarmis sabaton Tutmondaj Kuracistoj.          

Jaron post la malfermo de la kampadejo por migrantoj de Grande-Synthe, norde de la lando, la vivkondiĉoj ege difektiĝis por la 1500 rifuĝintoj. Sabaton, en la radiostacio franceinfo, Amin Trouvé-Baghdouche, ĝenerala kunordiganto de la misio "Migrants Littoral Nord-Pas-de-Calais" de "Tutmondaj Kuracistoj" eksplikas, ke «mastrumado kaj zorga administracio de tiu kampadejo» ne okazis.   

Intervjuo:

Kial tiu kampadejo tiel rapide difektiĝis ?

Fakte, tio ne okazis tiel rapide. Jaro, en tia kunteksto, ne estas mallonga. Krome, en Hauts-de-France, ni spertas pluvan kaj ventan meteorologionNi ĉi tie parolas pri «normalaj difektaĵoj». Tamen, mastrumado kaj zorga administracio de tiu kampadejo ne okazis.       

Kio mankis?

La difektataj lokoj ne estis riparitaj. Kabanoj el ligno difektiĝis pro humideco. Ni ekkonsciis, ke la homoj ege malvarmiĝas dumnokte, kaj superhejtas siajn loĝejojn. Virinoj ne plu povas aŭ volas iri al la necesejo, ĉar ili timas.  

Ĉu vi denuncas rezignon de la aŭtoritatoj?

Jes. La unua afero, kion "Tutmonda Kuracistoj" petas de ili, estas agnosko, ke la municipo de Grande-Synthe havis agadon nur simbolan. Tiu municipo je 60 000 loĝantoj povus sin liberigi de la problemo, ĉar temis origine pri transloĝiĝo de improvizita kampadejo, starigita de trapasigistoj. Sed surloke, ĝi ne povas ĉion fari sola. Do hodiaŭ, ni alarmas kaj akuzas la naciajn aŭtoritatojn, ke ili ne prenis sur sin solvi la aferon. Ni estas en kampadejo oficialigita de la Ŝtato, kaj ne en ladurbo.         

Kio urĝas hodiaŭ?

Estas necese fari ĝeneralan takson de la sanitaraj bezonoj. Sed ankaŭ klopodi por plibonigi la sekurecon, ĉar infanoj kaj virinoj estas submetataj al ĉiutagaj perfortoj. Necesas efektivigi veran politikon interne de tiu kampadejo, kaj rearanĝi ĝin, ĉar kelkaj personoj dormas ekzemple en la kuirejoj, kie ili amasiĝas sur la planko.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }