Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mars 2017 5 24 /03 /mars /2017 15:13

24/03/2017

PHOTO MARINE JACQUES - FRANCE-GUYANE

Pluraj sociaj movadoj komenciĝis de antaŭ semajno en Franca Gviano, kiuj interalie blokis la lanĉon de raketo Ariane 5, esprimante la postulojn de salajruloj, kaj la kreskantan incitiĝon de parto el la loĝantaro, fronte al malsekureco, kaj manko en la sanservoj.
Merkredon, la senatanoj kaj deputitoj de Gviano, ĉiuj maldekstruloj, alparolis la Respublikan Prezidenton, pri la «grava socia movado, kiu tuŝas la teritorion», kaj blokas interalie la Grandan Marhavenon, la teritorian komunumon de Gviano, la prefektejon, la gvianan Spaco-centron, la aŭtovojon, ktp.»     
Postulante «vastan Plano Marshall», tiuj parlamentanoj substrekis, ke tiu mobilizado «intensiĝas por denunci la urĝan staton spertitan de Gviano, en la sektoroj pri sano, edukado kaj formado, ekonomio, sekureco, aliro al proprieto, eĉ pri loĝado».

Merkredon, en tiu franca teritorio de Sud-Ameriko, la lanĉo de raketo "Ariane 5" estis prokrastita, por la tria sinsekva tago. La ĉefa kialo estas la striko, kiu komenciĝis lundon, ene de la societo Endel. Ĝi mastrumas la kontrakton, kiu garantias la translokon de la lanĉilo, tagon antaŭ la evento, de la kunmetada konstruaĵo, ĝis la lanĉa areo.
Post la blokado starigita lundon malpli ol kilometron for la spaco-centro, dua blokado de strikantoj estis starigita merkredon ĉe la enirejo de Kuru.  

Video:

la manifestaciantoj postulas salajrajn altigojn, kaj pli bonajn alirojn al kuracado.

Multaj Barikadoj estis starigitaj, kiuj blokadis la enirejon al Kajeno.

La rektorejo fermis la lernejojn ĝis nova ordo.

La registaro anoncis sian volon, «senprokraste trakti la tujajn problemojn»

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }