Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2017 5 03 /03 /mars /2017 22:00

03/03/2017

Bildo: La 8an de oktobro, en la ĉirkaŭurbo de Kezon, nord-oriente de Manilo, en Filipinoj, manifestaciantoj tenas afiŝtabulojn dum kandela kolektiĝo kontraŭ la eksterjuraj ekzekutoj, kadre de la milito de Dutertre kontraŭ drogo.

Alprenita en dua legado, teksto kiu antaŭvidas restarigon de la mortopuno, ŝajne estos baldaŭ alprenita.

La milito lanĉita de Rodrigo Dutertre, prezidento de Filipinoj, kontraŭ drogo, ŝajne kondukos la landon al grava retropaŝo. En lia deziro plifortigi tiun batalon, la prezidento jam anoncis sian decidon, fiksi la punan plenaĝon je 9 jaroj, sed ĉefe restarigi mortopunon, tamen abolitan antaŭ 11 jaroj.

Kaj la iniciativo de la Prezidento estas survoje al sukceso. Fakte, la teksto estis alprenita merkredon vespere, fare de plimulto el la reprezentantoj de la malalta ĉambro de la Kongreso. Definitiva alpreno de la teksto intervenos post baloto en tria legado venontsemajne.

Ĉar la debatoj pri la temo estas finitaj, ambaŭ kampoj konsideras, ke tiu baloto estos nur formalaĵo. Ankaŭ la konsento de la Senato sendube estos facile akirita, ĉar la defendantoj de Dutertre estas tie plimultaj. «Ni transpasis la ĉefan malfacilaĵon», ĝojis Reynaldo Umali, la porparolanto de la defendantoj de la projekto.

Indigno de la opozicio kaj de la asocioj

«Tiu antaŭeniro de la Filipina Kongreso en la celo restarigi la mortopunon konsistigas novan retropaŝon por la Homaj rajtoj, jam minacitaj de la ekscesa milito de Dutertre kontraŭ la drogo», deklaris Phelim Kine, helpdirektoro por Azio ĉe "Human Rights Watch".

Laŭ la teksto, la mortopuno estos restarigita nur por la krimoj en rilato kun drogŝakrado, kiel produktistoj, vendistoj, kaj ankaŭ kontraŭ ĉiuj personoj surprizitaj kun 500 gramoj da haŝiŝo aŭ 10 gramoj da kokaino aŭ ekstazio. Ankaŭ murdoj kaj seksperfortoj plenumitaj sub influo de drogo, estos punitaj per morto.

Pli ol 4000 personoj mortigitaj en neklarigitaj cirkonstancoj

La organizaĵoj pri defendo de la Homaj rajtoj antaŭtimas plimultigon de juraj ekscesoj. Raporto publikigita la 1an de marto fare de "Human Rights Watch" denuncas intencajn kaj amasajn murdojn. Tiu kampanjo «konsistigas krimon kontraŭ homaro», alarmas "HRW". Ĵaŭdon, la "Internacia Organo de kontrolo de la narkotaĵoj" kondamnis la «eksterjurajn» operacojn kondukitajn de la aŭtoritatoj.

De post lia enpostenigo fine de junio, la Prezidento Dutertre kondukas teruran lukton kontraŭ drogŝakrado. Lia prezidentbalota kampanjo ege agresiva pri tiu temo, kondukis lin al venko. Li interalie proklamis sian volon mortigi milojn da personoj, se tio ebligas malaperigi la drogŝakradon. Ŝajnas, ke li respektis sian promeson, ĉar de post lia elekto, la polico anoncis mortigon en stato de legitima defendo, de pli ol 2 500 drogŝakristoj aŭ drogemuloj, dum pli ol 4 000 personoj estis mortigitaj en neklarigitaj cirkonstancoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }