
31/03/2017
La israela kabineto ĵus permesis instaladon de nova kolonio en Cisjordanio.
Oficiala instalado de kolonio ne okazis de antaŭ pli ol dudek jaroj.
Tiu evento koincidas kun la tago, kiam la israelaj Araboj memorfestas la tagon de la Tero, kiu memorigas la mortigan represion fare de Israelo kontraŭ manifestacio, post la kaptado de teroj en 1976.
La palestinaj aŭtoritatoj tuj kondamnis tiun decidon. Usono silentas, dum la administrado de Donald Trump malfermis interdiskutojn kun Israelo por limigi instaladon de kolonioj.
Laŭ la israela registaro, tiu nova kolonio estis permesita por reloĝigi la familiojn de la kolonio Amona evakuita antaŭnelonge. Tiu politiko fakte kompleksigas la duŝtatan solvon.
