Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2017 4 16 /03 /mars /2017 20:46

16/03/2017

Ĉinio povus eviti 3 milionojn da fruaj mortoj ĉiujare, reduktante sian atmosferan poluadon je la nivelo rekomendita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), laŭ studaĵo publikigita merkredon 15an de marto en la revuo The British Medical Journal (BMJ).

Ĉinaj esploristoj en la centro de kontrolo de la malsanoj de Pekino studadis la efikojn de la atmosfera poluado en 38 grandaj ĉinaj urboj (200 milionoj da personoj) inter januaro 2010 kaj junio 2013. Dum tiu periodo, la ĉiutaga koncentriĝo da enspireblaj partikloj PM10 (Particulate Matter 10 mikrometron diametre, ĉefe emisiataj de la trafiko, hejtado kaj agrikulturo) atingis averaĝe po 92,9 mikrogramojn en kuba metro (µg/m3) da aero, dum MOS rekomendas malaltigi tiun averaĝan jaran procenton al 20µg/m3.

Post studado de la 350.000 mortoj, kiuj intervenis en tiuj 38 urboj, inter 2010 kaj 2013, la esploristoj malkovris, ke altigo de la koncentriĝo de PM10 je 10µg/m3 koincidas kun altigo de la ĉiutaga nombro de mortoj je ĉirkaŭ 0,44%. Submetiĝo al la PM10 montriĝis ĝenerale pli fatala por la virinoj, la plenkreskuloj pli ol 60-jaraj, kaj la personoj suferantaj pri kardiovaskulaj malsanoj.

La esploristoj atingis la nombron de tri milionoj da fruaj mortoj en Ĉinio per «maldetala kalkulo», sed mencias, ke tiu nombro estas verŝajne subtaksita.  

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }