10/03/2017
Foto REUTERS/Stringer: paca marŝado de la ministoj de Escondida en Antofagasta, la 3an de marto 2017, la urbo kie okazas la mediacio inter la grupo BHP Billiton kaj la ĉilia registaro.
Tiel ampleksa striko neniam okazis en tiu minejo. La areo de Escondida en Ĉilio, la plej granda kuprominejo en la mondo, haltiĝis antaŭ pli ol monato. Ĉar ĝi produktas 5% el la tutmonda kupro, la merkato atente observas la situacion. Tiu situacio estas nun tute blokita, pro foresto de dialogo inter la ministoj kaj la direkcio.
Haltigita de post pasinta 9a de februaro, la minejo La Escondida komencas duan monaton da striko. Tio estas tutnova situacio de post 2006. La ministoj postulas de la proprietulo, la anglo-aŭstralia grupo "BHP Billiton", ke ĝi domaĝu la avantaĝojn intertraktitajn en 2013.
Sed la dialogo estas rompita de du semajnoj inter ambaŭ roluloj. «Nek dialogo, nek kontakto ekzistas kun la societo, asertas Carlos Allendes, porparolanto de la strikantoj. Ni restados firmaj pri niaj tri postuloj: la unua, la direkcio respektu ĉiujn niajn salajrajn gajnojn akiritajn antaŭ pluraj jaroj post intertraktadoj. Tio estas la bazo de nia kolektiva konvencio. La direkcio plu deziras redukti niajn salajrojn de 14% ĝis 15%. Dua postulo: pluigo de niaj labora kaj ripoza tempoj. Fine, tria postulo, la plej malsimpla: la laboristoj dungitaj estontece, ne profitos pri la samaj rajtoj ol ni. Kaj tio estas diskriminacia.»
La strikantoj postulas ankaŭ bonuson je 40 000 dolaroj kaj salajran altigon je 7%. Ĉirkaŭ la minejo, la etoso estas streĉita. La strikantoj planas daŭrigi la movadon unu plian monaton. La direkcio plendis kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj blokas la areon.
Flanke de la merkatoj, la striko ŝajne ne multe damaĝas la kupran kurzon. Sed tio povus ŝanĝi okaze, se la konflikto plivastiĝus al la aliaj minejoj de la lando, kiuj nun ankaŭ intertraktas denove siajn profesiajn akordojn.