Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2017 1 06 /03 /mars /2017 10:18

06/03/2017

«Homeco pli gravas ol profito, savu nian NHS». Meze de sloganoj, miloj da personoj manifestaciis en Londono por defendi la "Britan Nacian Sanservon". Ili kolektiĝis por protesti kontraŭ la nova rigoreca politiko, planita de la registaro. Ili timas buĝetajn detranĉojn, fermojn de malsanulejoj kaj eĉ privatigojn. Tiu projekto estis denuncita de la laborisma gvidanto.

Jeremy Corbyn, politikisto de la "Brita Laborista Partio" deklaris, antaŭ la homamaso de manifestaciantoj: «Nia "NHS" ne spertas krizon pro ekscesaj elspezoj, sed pro tro malaltaj elspezoj». Li akuzis la registaron, ke ĝi kreis tiun krizon.

Multaj servoj de la "NHS" kolapsas, alarmas la sindikataj respondeculoj. La departemento pri sano respondas, ke ĝi investas 4 pliajn miliardojn en la "NHS".

La instituto en krizo estas frontata, pro demografiaj kialoj - maljuniĝo de la loĝantaro unu flanke, kaj demografia kresko aliflanke – al pli kaj pli grava mendado sen taŭga monrimedo, en kunteksto de rigoreca politiko.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }