Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mars 2017 2 07 /03 /mars /2017 10:06

07/03/2017

Bildo: pli ol mil personoj protestis kontraŭ leĝo, kiu devigas la senlaborulojn, pagi kromimposton.

Kromimposto por la  «sociaj parazitoj» : la esprimo memorigas la sovetian epokon. En Belorusio, 2000 personoj manifestaciis kontraŭ tiu kromimposto, kiu koncernas tiujn, kiuj laboras malpli ol ses monatojn jare. Se ili ne akumulis 183 tagojn da laŭleĝa profesia aktiveco jare, la Belorusoj devas pagi 250 dolarojn da kromimposto.

«Tio ne estas dekreto, tio estas sensencaĵo, absurdaĵo, koleras Vitaly. Mi ne ricevis mian senlaboran monatribuon. Konsekvence, dank’ al mi, la registaro enspezis monon. Kaj nun, mi estas submetita al la dekreto, kaj devas pagi sumon egalvaloran al 2 minimumaj salajroj, kiujn mi ne ricevis. Tio estas ostaĝmono.»

«Mi estas ĉi tie solidarece kun ili, aldonas Alexej. Eble morgaŭ mi suferos la samon, ĉar la aŭtoritatoj povas trovi ion kontraŭ mi. Manifestacii flanke de la senlaboruloj estas mia devo

Ja la prezidento Lukaĉenko, konsiderata kiel unu el la lastaj diktatoroj en Eŭropo, trudis tiun dekreton kaj tiun sumon, pagendan antaŭ la 20an de februaro.

La manifestacio estis kondukita de subpremita opozicio, gvidata interalie de Mikola Statkeviĉ, liberigita en 2015, post kvin jarojn da enkarcerigo.          

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }