Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mars 2017 1 27 /03 /mars /2017 09:15

27/03/2017

La kontraŭ-ribela polico arestis plurajn centojn da personoj en Minsko, ĉefurbo de Belorusio, kie la prezidento Aleksandro Loukaŝenko frontas de pluraj semajnoj, vastan protest-movadon.

La manifestaciantoj postulis demision de Aleksandro Loukaŝenko, kaj nuligon de la imposto, kiu celas la senlaborulojn laborantajn malpli ol ses monatojn jare.

Aleksandro Loukaŝenko regas de antaŭ 23 jaroj, kaj avertis, ke la policistoj okupiĝos pri la «provokistoj». Li ankaŭ akuzis manifestaciantojn, ke ili preparas «armitajn provokojn» instigitajn de eksterlande.

Pluraj dekoj da personoj estis arestitaj eĉ antaŭ la manifestacio.

La kontraŭ-ribela polico entrudiĝis en la lokalojn de la organizaĵo de defendo de la homaj rajtoj Viasna, kie kvindeko da personoj estis arestita.

Ankaŭ la eks-kandidato ĉe la prezidenta baloto Vladimir Nekliajev estis arestita, dum li provis atingi Minskon por partopreni la manifestacion.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }