Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2017 4 09 /03 /mars /2017 16:17

09/03/2017

Centoj da miloj da Argentinanoj protestis mardon en Argentino, kontraŭ la rigoreca politiko de la centro-dekstra prezidento Mauricio Macri, kiu estigis egan malkreskon de aĉetpovo.

Sen salajroj de antaŭ pluraj monatoj, la argentinaj futbalistoj ekstrikis vendredon kontraŭ la rigorecaj decidoj.

La postsomera periodo 2017 agitiĝas en la sud-amerika lando. Jam antaŭ la manifestacioj de mardo, la instruistoj ekstrikis, devigante prokraston de la kursoj. La samo okazis en la malsanulejoj.

La futbalistoj, kiuj plendas pri nepago de la salajroj, komencis la movadon pasintan vendredon, kaŭzante prokraston de la ĉampionado, post la somera interrompo.

Kreskanta inflacio je 40%

Ofte disigitaj, la sindikatoj unuiĝis mardon por denunci la maldungojn, kiuj multobliĝas. De 2015, la tria ekonomio de Latin-Ameriko suferas recesion. Ili ankaŭ postulas altigojn de la salajroj, enkalkulante la inflacion, kiu atingis 40% en 2016.

La gvidantoj de la sindikato CGT minacas pri ĝenerala striko, se la registaro «ne revizias sian ekonomian politikon»  

«Ni esperas, ke la registaro enkalkulos la mobilizadon, ĉar ni havas tute malsamajn diagnozojn kaj viziojn.», deklaris unu el la gvidantoj de la CGT,  Carlos Schmid.

Sur kelkaj flagrubandoj, estis legeble «defendo de la nacia industrio», ĉar ja en la industrio, la maldungoj interalie okazis. 

Riskegaj balotoj por la registaro

Luis Arias, 50-jaraĝa, laboristo de antaŭ 24 jaroj en uzino, kiu fabrikas agrokulturajn maŝinojn en la provinco Santa Fe, maltrankviliĝas pro la estonteco de la metalurgio.

«De post la rego de la superliberala prezidento Carlos Menem, unuafoje la laboristoj travivas tian situacion

Dum la mez-mandataj balotoj okazos en novembro, la registaro vidas malantaŭ la mobilizado, «politikajn motivojn», laŭ la diroj de la ministro de la Produktado Francisco Cabrera.

La registaro antaŭvidas ekonomian revigliĝon en 2017, kaj ekonomian kreskadon je pli ol 3% ĉi-jare. Post reordigo de la publikaj financoj, la aŭtoritatoj esperas jaran inflacion je ĉirkaŭ 17%.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }