Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mars 2017 6 25 /03 /mars /2017 10:08

25/03/2017

Foto: Adrián EscandarPreskaŭ 300 000 personoj defiladis sur la stratoj de Bonaero, merkredon 22an de marto 2017, alvoke de la sindikatoj de la edukadsektoro, kiuj luktas por salajraj altigoj. 

En Argentino, preskaŭ 300 000 personoj partoprenis marŝadon por edukado, kiu finiĝis per kolektiĝo placo majo en Bonaero. Ili respondis la alvokon de la sindikatoj de la edukadsektoro, kiuj luktas por salajraj altigoj. 

Venintaj de la tuta lando, la instruistoj plenigis la "placon majon". Ili koleras. Akceptita kiel heroo, Roberto Baradel, la plej fama sindikata gvidanto, memorigas iliajn postulojn, kaj defias la registaron: «Ni estas centoj da miloj da instruistoj, tio estas historia marŝado. La registaro ne povas ignori nin. Ni estas la instruistoj de la Respubliko, ni postulas respekton kaj dignan salajron

La ĉefa zorgo koncernas la salajrojn, sed la manifestaciantoj asertas, ke ili volas defendi la publikan edukadon, minacitan de la ekonomia politiko de la prezidento Mauricio Macri. «Mi paŝadas por la salajro, sed ankaŭ por digna lernejo, eksplikas María José, instruistino en kampara lernejo. En mia establaĵo, ni plu havas po nur 3,5 pesojn por ĉiuj infanoj por pagi la kantinon. Kaj lunde, ĉiuj instruistoj kontribuas al pago, ĉar la geknaboj malsatas

La elmontro de forto de la instruistoj estas alarmo por la registaro. Okaze, se ĝi ne respondas al la salajra problemo, ĝi frontos amasan mobilizadon la 6an de aprilo, por la unua ĝenerala striko, de post la enpostenigo de la prezidento Macri.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }