Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mars 2017 2 28 /03 /mars /2017 14:56

28/03/2017

Ses jarojn post periodo, kiu okazigis 260 000 mortintojn en Somalio, malsatego rekomenciĝas en Afriko.

Plago de la dua duono de la 20a jarcento en kontinento tiam nedisvolvita kaj ŝirita de la militoj, malsatego ŝajne estis minaco, kiun demokratiigo, ekonomia disvolvado kaj internacia helpo ebligis forgesigi.

Pluraj epizodoj de sekeco, duobligita per multobliĝo de konfliktoj, ligitaj al diversaj islamistaj milicoj en Korno de Afriko kaj Niĝerio, rememorigas hodiaŭ la daŭran malfortecon de la Ŝtatoj de tiu regiono de la mondo, kaj la vundeblecon de ties loĝantaro. En Sud-Sudano, Jemeno, Somalio kaj Niĝerio, preskaŭ 20 milionoj da personoj bezonas nutraĵhelpon, laŭ "Unuiĝintaj Nacioj".    

De kiuj rimedoj disponas la internacia komunumo por helpi en solvo de tiuj militaj, mediaj kaj humanitaraj krizoj, kiam izolismuloj kaj klimato-skeptikuloj instaliĝas ĉe la Blanka Domo, kaj proksimiĝas de la potenco, en pluraj eŭropaj ĉefurboj?  

Laŭ Rony Brauman:

«Malsatego ne estas natura afero, kiel pasintece ĝi longtempe estis, kaj kiel ĝi restas en niaj memoroj.

Malsatego estas fenomeno fabrikita de la homoj, en specifaj kondiĉoj (…)  Antaŭ ĉio, la konfliktoj, la delokitoj de populacioj, kaj la politika predado, estas je origino de tiuj malsategoj»

https://www.franceculture.fr/emissions/linvite-des-matins/20-millions-de-personnes-menacees-par-la-famine-questions-sur-une-crise

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }