17/02/2017
Donald Trump plu persistas kaj elmontras danĝeran malrespekton al la Latinamerikanoj, migrantoj kaj rifuĝintoj, ofte priskribante ilin kiel krimulojn, seksperfortulojn, drogŝakristojn, malbonajn homojn kaj huliganojn. Lia malpermeso pri enmigrado, kaj lia plano «konstrui muron» ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko, kiu kostos al la Usonanoj pli ol 21 miliardojn da dolaroj, inter aliaj radikalaj decidoj dum lia unua mandato, estigis ĉie indignon de homoj, kiuj protestas sur la stratoj.
Pasintan lundon, manifestaciantoj venintaj de 12 urboj de Vinkonsino atingis Milvokion por partopreni en la marŝado de la «tago sen Latinamerikanoj, migrantoj kaj rifuĝintoj».
La manifestacio estis organizita de la grupo de hispana rezistado Voices de la Frontera. Unu el la ĉefaj celoj de la marŝado estis David Clarke, la skabeno de la kantono Milvokio, kaj ties plano submeti sian departementon je la servo de la programo 287 de la "Federala Agentejo de migradkontrolo kaj doganoj" (ICE en la angla). Tio ebligus liajn oficirojn reprezenti la ICE-n, arestadi kaj malliberigi personojn sen legitimiloj.
http://www.dailykos.com/story/2017/2/13/1633320/-Milwaukee-march-brings-thousands-to-protest-a-Sheriff-s-profiling-his-reply-is-abhorrent