01/02/2017
Foto: AP Photo/Alastair Grant)
La brita Ĉefministrino konfirmas la Ŝtatan viziton de Donald Trump malgraŭ la kolero de dekoj da miloj da manifestaciantoj. Kolektiĝintaj antaŭ la registara sidejo, en Londono, ili indignis pri la kontraŭ-migranta dekreto ratifita fare de la "Blanka Domo".
«Li malpermesas al islamanoj eniri en Usonon, li malpermesas tion al ĉiuj rifuĝintoj. (…) Ni estas ĉi tie, ĉar ni volas ke nia Ĉefministrino, Theresa May, kiu ŝajne havas specialan rilaton kun la Prezidento Trump, petas de li, ke li haltu. La decido, kion li alprenis devas esti nuligita», eksplikas Kate Allen, Direktorino de "Internacia Amnestio" en Unuiĝinta Reĝlando.
Hieraŭ, en vizito en Dublino, Theresa May esprimis «malsaman» opinion pri migrado, sed tute ne intencis rezigni sian inviton. «Mi sendis neformalan inviton por Ŝtata vizito al la Prezidento Trump en Unuiĝinta Reĝlando, kaj tiu invito estas konfirmita.»
Tiu invito incitas eĉ kelkajn membrojn de la konservativa partio de Theresa May. Kelkaj riproĉas ŝin, ke ŝi foroferas la homajn rajtojn profite al tiu « speciala rilato» kun Vaŝingtono.
http://fr.euronews.com/2017/01/31/londres-theresa-may-maintient-son-invitation-a-trump-malgre-la-grogne-des