Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2017 2 28 /02 /février /2017 15:22

28/02/2017

Photo : iStock / Andrew Rich: Knabo en la 30aj jaroj en Kanado.

Unuiĝinta Reĝlando komencas enketon pri unu el la plej teruraj paĝoj de sia historio. Fine de la Unua Mondmilito ĝis la 70aj jaroj, 150 000 britaj infanoj estis perforte apartigitaj el siaj familioj por priloĝi forajn koloniojn, kiel Sud-AfrikoAŭstralio.

Aswini Weereratne, aktivulo en la asocio pri protektado de la migrantaj infanoj Children Migrants Trust esprimiĝas: «La internacia asocio atestos, ke ni estis senditaj al lokoj, kiuj povas esti priskribitaj kiel koncentrejoj. Tie ĉi, ni suferis pri malsatego, estis frapitaj kaj turmentitaj el abomeninda maniero. Rilatoj kun niaj familioj kaj landoj estis tute rompitaj.»

Tiuj infanoj, aĝaj je 3 jaroj ĝis 14 jaroj, estis orfoj aŭ forŝtelitaj disde malriĉaj familioj. Deportado akompanataj de kutimaj mistraktadoj en Aŭstralio laŭ David Hill, mem viktimo en la kampadejo de la urbo Molong:

«Mi taksas, ke 60% el la infanoj senditaj al Fairbridge estis seksekspluatataj (…). Kaj koncerne la vivkondiĉojn en la aliaj institucioj por migrantaj infanoj, la nombro estis la sama aŭ pli, en kelkaj katolikaj loĝejoj por knaboj, okcidente de Aŭstralio.»   

Raporto publikigita dum la 50aj jaroj, jam kritikis tiun programon. Kial la deportadoj plu daŭris? Tio estas demando, al kio devos respondi tiu enketo. 

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }