20/02/2017
Bildo: «ILI NE ESTAS DANĜERAJ, ILI ESTAS EN DANĜERO»
En Unuiĝinta Reĝlando, la migrantoj strikas por demonstri, ĝis kia grado ili estas nemalhaveblaj en la ekonomio de la lando.
Afiŝtabuloj, flagrubandoj: dum la tuta semajnfino, tiuj aktivuloj preparis la hodiaŭan manifestacion, kun tiu slogano: «Unu tago sen ni». Unu tago, kiam Unuiĝinta Reĝlando devas konscii, ke ĝi ne same funkcius, se ĉiuj migrantaj laboristoj ne estis tie. «Ili estas niaj najbaroj, kamaradoj de niaj gefiloj en la lernejoj», eksplikas Alice Westlake. «Ili mastrumadas niajn restoraciojn, kondukas niajn busojn. Ni devas konigi tion, elmontri nian solidarecon, kaj lukti kun ili la ksenofobian etoson, kion ni aŭdas ĉe niaj politikuloj kaj kelkaj amaskomunikiloj».
Defendi ĉiujn migrantojn
Tiu entreprenistino ege koleras kontraŭ la "briteliron", kaj alprenis pli radikalan decidon. Irlanddevena, ŝi decidis fermi hodiaŭ sian agentejon pri librotenado. «Mi volas, ke la homoj konsciu, ke la migrantoj, kiuj vivas delonge ĉi tie, vivtenigas siajn familiojn, pagas impostojn ĉi tie», ŝi eksplikas. La tago deziras defendi ĉiujn migrantojn, kaj ĉefe Eŭropanojn minacitajn de la "Briteliro".

