Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2017 1 06 /02 /février /2017 08:11

06/02/2017

"3,8 milionoj da civiluloj jam ege elprovitaj, riskas suferi daŭran humanitaran krizon en Ukrainio". Tio estas la alarmo lanĉita de la Buroo por kunordigado de la Humanitaraj aferoj ĉe UN. Kelkfoje senigitaj je hejtado kaj akvo, ĉefe en Avdiivka, ili eltenas temperaturojn proksime de minus 20 gradoj.

«Ju pli la homoj vivas proksime de la areoj kontrolitaj de la registaro, aŭ tiuj de la separatistoj, des pli la humanitaraj bezonoj estas gravaj, eksplikas Jens Laerke, porparolanto de la Buroo. La maljunuloj, virinoj kaj infanoj reprezentas pli ol 70% el la personoj, kiuj bezonas helpon

La senĉesaj bombadoj senigis la urbon Avdiivka, kontrolatan de la ukrainiaj fortoj, de multaj infrastrukturoj. Sed Mikola Ĉeĉotkin, ĉefo de la ukrainiaj urĝaj servoj asertas, ke ĉio estas plenumita por helpi la plej tuŝatajn personojn.

«La sekureca areo, kiu estis bombitaj dum la nokto de ĵaŭdo al vendredo funkcias denove kiel kutime, li deklaris. La homoj povas nun ricevi nutraĵon kaj varmigi sin. Niaj unuoj situintaj en la aliaj regionoj organizis humanitaran helpon al Avdiivka

Siaflanke, la misio de la OSKE taskita pri gardado de la surloka situacio, bedaŭras la multegajn ambaŭflankajn malobservadojn de la batalhaltigo ĉe la frontlinio. En la sola tago de mardo, pli ol 11 000 eksplodoj estis menciitaj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }