Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 février 2017 4 09 /02 /février /2017 10:22

09/02/2017

Foto Reuters: Manifestaciantoj krias sloganojn, dum kolektiĝo en Istanbulo, kontraŭ la arestado de tri famaj aktivuloj pri gazetlibereco.

La politika elpurigado daŭras en Turkio, kie pli ol 2500 dungitoj de la ministrejo pri Edukado, inter kiuj 300 universitatanoj, estis maldungitaj post nova dekreto. Tamen multaj havas neniujn rilatojn kun la movado de la predikisto Fethullah Gülen, akuzata pri instigo al Puĉo, la 15an de julio.

«La registaro estas komplico de krimo kontraŭ esprimlibereco, demokratio kaj ĉeesto de personoj, kiuj defendas pacon en la universitatoj, denuncas Gulseren Adaklid, maldungita profesoro el la universitato de Ankaro. Ni simple esprimas nian opozicion al la militkrimoj, al la kontraŭ-demokratiaj aranĝoj, kaj la persekutaj ekscesoj. Nur pro tio, ni estas en tiu situacio hodiaŭ».

«Ili senigas nin de niaj sociaj kaj akademiaj rajtoj, de niaj liberecoj, emfazas Dincer Demirken, maldungita instruisto. Tio ĉi senigas nin de niaj politikaj rajtoj, kaj kondukas al nia civita ekskludo. Ni vivas kun tiu maljusteco de post la starigo de la urĝa stato

Entute, de post la maltrafita puĉo, 100 000 funkciuloj estis maldungitaj, definitive aŭ provizore, en la sektoroj edukado, polico aŭ justico. Laŭ multaj observantoj, temas sendube pri deziro silentigi ĉian disidentan voĉon.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }