Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 février 2017 5 24 /02 /février /2017 14:29

24/02/2017

De pluraj tagoj, la kurda vilaĝo Xerabê Bawa, ĉe la siria landlimo, estas ĉirkaŭfermita de la turka armeo. Atestoj pri torturoj kaj ekzekutoj de civiluloj cirkulas en la aktivulaj medioj kaj la sociaj retoj, pro tio la turkaj amaskomunikiloj sin demandas.

Mehmet Arslan rekte esprimiĝas: «Dua masakro de Cizre prepariĝas». La vicprezidanto de la porkurda partio DBP asertas tion, reference al la ekscesoj plenumitaj de la turka armeo en 2016, dum la sieĝo de la urbo Cizre, sud-oriente de la lando. «Kelkaj rakontas, ke la domoj, garbejoj, staloj estas traserĉitaj unu post la alia. Krioj de torturataj personoj estas aŭdataj», li konfidis al la ĵurnalo Cumhuriyet.          

La blokado de Kuruköy (turka nomo), kiu daŭras de dek unu tagoj, estas objekto de multaj komentoj. La specialaj fortoj de la ĝendarmaro ĉirkaŭis la vilaĝon, malpermesante la loĝantojn eliri el siaj hejmoj. Ankaŭ delegacio kondukita de la porkurda partio HDP ne havis permeson atingi la lokojn. «La fotoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj estas ege zorgodonaj», maltrankviliĝas la ĉefartikolisto de la informretejo T24. «Oni vidas torturitajn korpojn kaj virojn militvestitajn, kiuj pozas antaŭ ili kun la signo de la grizaj lupoj (rekonigilo de la turka ekstremdekstro)». 

Kvankam la oficialaj amaskomunikiloj prudente silentas, la ĵurnaloj kaj politikaj opoziciaj rondoj komencis trakti la temon. Merkredon 22an de februaro, deputito de la kemalisma partio CHP metis la demandon ĉe la Parlamento, raportas la ĵurnalo de la armenia komunumo Agos. «Kiom da personoj mortis en Kuruköy inter la 10a kaj 20a de februaro? Ĉu la vilaĝanoj vere estas inter la viktimoj?» ĝi demandas.

La Ĉefministro Binali Yildirim ĝis nun ne respondis. La prefektejo de Mardin, la regiona administra centro, siaflanke sciigis, ke milita operaco ja okazas en la urbeto. Laŭ la aŭtoritatoj, Xerabê Bawa enhavas «grandan nombron da kaŝejoj kaj armildeponejoj de la terorisma separatisma organizaĵo PKK». «Kvar armitaj teroristoj estis neŭtraligitaj post la alfrontiĝoj», aldonas la prefektejo, citita de Argos.

La retĵurnalo Şûjin, instalita en Dijarbakiro, siaflanke kolektis la atestojn de vilaĝanoj, kiuj sukcesis eskapi el la vilaĝo. «La kvara tago, la militistoj invadis kaj traserĉadis mian hejmon, raportas unu el ili. La militistoj frapis mian edzon kaj minacis bombardi nin okaze, se mi priparolas. Ili trudis nin subskribi dokumenton. Mia edzo kaj ni, scias nek legi, nek skribi. Plorigaj gasoj estis pafitaj en la vilaĝo, ni ne plu povis malfermi la okulojn», ŝi aldonas.

Kore de la tumulto de antaŭ dudek jaroj

Ne por la unua fojo, tiu vilaĝo troviĝas kore de la tumulto. La retpaĝaro T24 memorigas, ke dum la jaroj 1990, plej perforta periodo de la milito, kiu oponas la Turkan ŝtaton al la kurda gerilo de la PKK, la vilaĝo jam estis scenejo de alfrontiĝoj kaj nenombreblaj ekscesoj. «Estas dirite, ke korpoj estis profanitaj. Estas dirite, ke loĝantoj estis lasitaj sen akvo nek nutraĵoj. Estas dirite, ke domoj estis bruligitaj», indignas la Ĉefartikolisto.  

«En daŭro de dudek tri jaroj, ni tute ne progresis. La Ŝtato estas la sama hodiaŭ kiel hieraŭ! Se ni ne progresas kontraŭ tio, kio okazas en Xerabê, ni do devas konscii, ke ni spertos la samajn abomenindaĵojn ol dudek tri jarojn antaŭe!»   

Video 2016: siriaj kurdoj protestas kontraŭ la turkaj atakoj en Cizre:

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }