Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2017 1 20 /02 /février /2017 13:56

20/02/2017

La registaro enketas pri «la samseksema sindikato», asertis en Tvitero la tanzania helpministro pri Sano Hamisi Kiguangalla, kiu minacis pasintan sabaton publikigi la nomojn de samseksemuloj, kiuj laŭ li, «komercas» per siaj korpoj. Kaj «tiuj, kiuj pensas, ke tio estas ŝerco, eraras. La registaro havas potencon, kaj arestos ĉiujn, kiuj estas koncernataj».      

Same kiel en 38 el la 54 afrikaj landoj, samseksemo estas severe subpremita en Tanzanio, eĉ povas ricevi punon de porĉiama mallibereco. Sed se la arestadoj estis antaŭege maloftaj, de post la elekto de la prezidento John Magufuli, en novembro 2015, la aŭtoritatoj alprenis «kontraŭ-gejan politikon».  

La ĝenerala komisaro de la ekonomia ĉefurbo Daresalamo, Paul Makonda, lanĉis pasintan julion, kampanjon de represio aparte viglan, kun impetaj intervenoj en pluraj diskotekoj de la urbo, eĉ instigante aktivulojn fermi siajn paĝojn en la sociaj retoj. Pluraj policaj informfontoj konfirmis arestadojn, precizigante ke krome, la suspektitoj suferas kelkfoje pri anusa ekzameno.      

Tuj poste, kaj por «bremsi la kreskadon de aidoso», la registaro malpermesis importadon kaj vendon de lubrikaĵoj, denuncitaj de la "Ministro pri sano, disvolviĝado de la Komunumoj, Ĝenro, Maljunuloj kaj Infanoj", Ummy Mwalimu, ĉar ili kuraĝigas la samseksemajn rilatojn. 

Ili estas uzataj kaj rekomenditaj, ankaŭ por la aliseksemuloj. La malsano ne distingas inter ili. Sed laŭ la ministro, ĉar aidoso estas taksita je ĉirkaŭ «23% ĉe la viroj, kiuj havas seksajn rilatojn kun aliaj viroj en Tanzanio», pli bone estas malkuraĝigi ilin, «elmerkatigante tiujn varojn».

Tiam, post nuligo en novembro, de sia prevento-programo, la registaro ankaŭ anoncis fermadon de dekoj da privataj sancentroj specialigitaj en la lukto kontraŭ aidoso, akuzataj pri flegado de la geja komunumo.  

«Ni interrompis provizadon de kontraŭ-aidosaj varoj en iom malpli ol 40 sancentroj mastrumataj de NROj en la tuta lando, post certigo, ke tiuj sancentroj promocias samseksemon, malobservante la tanzaniajn leĝojn», eksplikis la ministro pri Sano dum gazetkunveno.    

La 28an de junio 2016, surloka televidkanalo tre populara ĉe la junuloj, Cloud TV, elsendis intervjuon de 28-jara viro, kiu parolis pri sia samseksemo. La "Aŭtoritato pri reguligado de telekomunikadoj", devigis ilin poste, elsendi ekskuzojn dum sia informprogramo, dum kvin tagoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }