21/02/2017
Stato de malsatego estas deklarita en pluraj regionoj de Sud-Sudano. Tio ne okazis de post 2011. La lando estas detruita pro enlanda milito, sekeco kaj kreskanta inflacio. Malsatego eĉ povus disvastiĝi en la tuta lando.
Laŭ Jonathan Pedneault, esploristo specialigita pri Sud-Sudano ĉe Human Rights Watch, la situacio ne povus esti pli malbona.
Intervjuo:
Kia estas la surloka situacio?
JP: la humanitara situacio en Sud-Sudano apartenas al la plej malbonaj sur la afrika kontinento, kaj en la mondo.
Dum la tri lastaj jaroj, registaro kaj opozicio ĵetiĝis en militon ege perfortan, kiu celas la civilulojn, kaj tio en plena nepuniteco.
Laŭ vi, kiuj faktoroj kondukis al tiu nutraĵmanko?
JP: pluraj faktoroj kiel sezona sekeco, kaj ekonomia krizo.
Tamen la nuna malabundeco kaj la malsatego, kiu estis deklarita de UN en pluraj regionoj de la lando, havas kompreneble rilaton kun la kuranta milito, kiu daŭras de antaŭ tri jaroj.
En multaj partoj de la lando, civiluloj estis devige delokitaj, kaj iliaj domoj detruitaj en la bataloj.
Nun, pli ol 3,3 milionoj da sud-sudananoj estas delokitaj aŭ rifuĝas eksterlanden.
Kia estas via plej grava timo, koncerne la situacion?
JP: Ni estas, kompreneble, tre maltrankvilaj pri ebleco de disvastiĝo de la malsatego. Ne forgesante, ke la Homaj rajtoj estas senĉese malobservataj de ambaŭ partoj en plena nepuniteco, kio havas multajn konsekvencojn. La humanitara krizo kaj malsatego estas nur la videbla parto de la situacio.
Kion povus fari la internacia komunumo aŭ la registaro?
JP: La lukto kontraŭ malsatego devas efektiviĝi dank’ al pli da humanitara helpo, sed nenio estas solvebla, sen traktadi la radikojn de la malbono.
Je origino de ĉio ĉi, troviĝas la senĉesaj ekscesoj de la registaro kaj opozicio, kaj la fakto ke la homhelpistoj ne sukcesas atingi plurajn regionojn de la lando.

