Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 février 2017 4 23 /02 /février /2017 16:01

23/02/2017

La opoziciantoj al la konstruado de la kontestata naftokondukilo en la herbejoj de Norda Dakoto, fine forlasis la kampadejon instalitan antaŭ jaro, post ultimato de la aŭtoritatoj, kiuj postulis ilian evakuadon. Deko da aktivuloj restintaj post la limdato fiksita je la 14 horoj estis arestitaj, laŭ la North Dakota Joint Information Center.     
Pli frue en la monato, la administrado de Donald Trump relanĉis tiun projekton de kontestata naftokondukilo, nuligante decidon de sia antaŭulo Barack Obama pasintan decembron, malespere de la lokaj indianaj loĝantoj. La Siua tribo de "Standing Rock" opinias, ke la naftokondukilo trapasos laŭ malprofanaj lokoj, kaj minacas iliajn fontojn de trinkebla akvo.
La operatoro de la naftokondukilo, Energy Transfer Partners, asertas siaflanke, ke la instalaĵo estos sekura, kaj profitos je fidindaj teknologioj, por preventi ĉian ekologian katastrofon. Opoziciuloj, kiuj kelkfoje atingis la nombron de pluraj miloj da personoj, kolektiĝis de pasinta aprilo en tiu Norda Ŝtato por bloki la konstruadon, kaŭzante perfortajn interpuŝiĝadojn inter manifestaciantoj kaj policistoj.
En decembro, la administrado Obama sukcesis ĉesigi monatojn da konflikto, rekomendante studadon de alternativa vojlinio. La naftokondukilo Dakota Access Pipeline, projekto kiu kostos 3,8 miliardojn da dolaroj, devas vastiĝi tra kvar Nordaj Ŝtatoj kaj estos 1900 kilometrojn longa. Ĝi celas transporti la petrolon de Norda Dakoto, unu el la ĉefaj areoj de produktado de gaso kaj skistonafto en Usono, al distribua centro en Ilinojso. La tribo de "Standing Rock", subtenata de la Siuoj de la tribo Cheyenne River, deponis peton antaŭ du semajnoj, ĉe la federala tribunalo, por akiri ĉesigon de la konstruado de la naftokondukilo, asertante ke iliaj konstituciaj rajtoj estos malobservataj okaze, se la instalado de la naftokondukilo daŭras.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }