Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 février 2017 4 16 /02 /février /2017 14:59
Foto YASIN AKGUL/AFP/Getty Images

16/02/2017

Raphaël Pitti, urĝkuracisto specialigita en militmedicino, plurfoje vizitis Sirion. Li denuncas uzadon de kloro kaj fosforbomboj, kaj priskribas situacion de ĝenerala kaj ekstrema malsekureco.

 

Kloro, fosforbomboj, malsanulejoj celitaj

La reĝimo de Baŝar Al-Asad estas akuzata, ke ĝi uzadis malpurajn bombojn, kemiajn armilojn por ekkontroli la urbon Alepo. Dum la prezidento de la reĝimo dementas, Raphaël Pitti povis konstati surloke la uzadon de tiuj armiloj. «Ili ĉefe uzadis kloron», kaj ankaŭ «fosforbombojn kompreneble, tion ni vidas en la videoj». La kuracisto konfirmas ankaŭ la bombadojn de malsanulejoj fare de la siria reĝimo. « En la ĉirkaŭurbo de Damasko, malsanulejo estis denove bombita pasintsemajne, kaj ankaŭ la sidejo de la Ruĝa-Kruco en Idlib».

 

Situacio ege mizera»

La kuracisto ne plu atingas la okcidentan areon de Alepo, kiu estas tute fermita, «sed mi vizitas orientan areon, kie ni provas malfermi novan sidejon. Ni instruadis pli ol 7000 personojn, kaj havas informreton. Ili informas nin, ke la situacio estas terura, ĉar ĝi estas ege mizera. La homoj, kiuj fuĝis Alepon iris en la okcidentan areon. 200 000 alvenis, kore de vintro, kaj neniu atendis ilin. Ili loĝas en lernejoj, moskeoj, ĉe la loĝantoj. Ili antaŭe suferis kvinmonatan sieĝon kun konstantaj bombadoj. Tiuj personoj estis subnutritaj. Kelkaj provas reiri al Alepo, sed ĉio estas sub la ruinaĵoj», priskribas la urĝkuracisto.

 

Kadavroj en la ruinaĵoj»

La batalhaltigo decidita en decembro ŝanĝis nenion, laŭ li. «Estas nenio, nenia helpo eblas, forestas trinkebla akvo, elektro, flegado, hejtado. Kadavroj restas en la ruinaĵoj. Estas rabadoj. La viroj timas reveni, ili estas jen rekrutigitaj en la reĝima armeo, jen arestitaj. Kirurgo, kiun mi konas, estis arestita, kaj de tiam ne reaperis», priskribas la kuracisto. La milito, kiu daŭras de 2011, okazigis 310 000 mortintojn, laŭ la "Observejo pri Homaj rajtoj". Tiu nombro estas pli alta, laŭ la kuracisto. «De kvin jaroj, la sanitara sistemo estis detruita. Ĉiuj kronikaj patologioj ne estas kuracataj. Se konsideri la koston de tiu milito, el vidpunkto de vivoj, ni atingas milionon da personoj».

Kun tiuj mortintoj, vunditoj, delokitoj, la Sirianoj estas nun «rezignaciitaj» kaj «deprimitaj», substrekas la kuracisto. «La situacio ne finiĝas. Ili vivas en la ruinaĵoj, en la mizero. Sendube la samo okazis en Berlino, post la milito.»  

Video 01/07/2011: homamaso de du milionoj da personoj por demokratio

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }