Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2017 2 07 /02 /février /2017 10:47

07/02/2017

Raporto de Internacia Amnestio, publikigita ĉi-mardon 7an de januaro, akuzas la sirian reĝimon de Baŝar Al-Asad pri pendumado de ĉirkaŭ 13 000 personoj en la daŭro de kvin jaroj, inter 2011 kaj 2015, en la registara malliberejo de Sednaja.    

«Dum la kvin unuaj jaroj de la enlanda milito en Sirio, ĉirkaŭ 13 000 opoziciuloj estis pendumitaj en la misfama malliberejo de "Sednaja". Tiuj ekzekutoj, plenumitaj en plena sekreto, estas parto de la eksterma politiko decidita ĉe la plej altaj niveloj de la siria registaro, akuzas Internacia Amnestio», skribas The Guardian.

Nomita «Hombuĉejo: pendumadoj kaj amasa ekstermo en la malliberejo de Sednaja», la raporto de "Amnestio" malkaŝas, ke miloj da malliberuloj estas enkarcerigitaj en la milita malliberejo de Sednaja, situinta 30 kilometrojn norde de Damasko. «Multaj mortis dum torturo kaj/aŭ pro malsatego, kaj estis amasigitaj en amastombejoj en la ĉirkaŭaĵo de Damasko, inter noktomezo kaj tagiĝo, ofte marde matenon, kaj tio dum almenaŭ kvin jaroj».

La raporto de "Amnestio" baziĝas sur la atestoj de 84 personoj, el kiuj «kvar eks-provosoj de du gravaj konstruaĵoj : la «ruĝa konstruaĵo», kie estas enkarcerigitaj la civiluloj konsiderataj kiel opoziciuloj, kaj la «blanka konstruaĵo» por eks-militistoj. La pendumadoj okazis en la subteretaĝo de tiu konstruaĵo. Tiu raporto necesigis dek du monatojn da esploroj, fokusitaj sur la atestoj de 31 viroj, kiuj restadis en ambaŭ konstruaĵoj. Ankaŭ milita juĝisto estis intervjuita», precizigas la brita ĵurnalo.

« Unu aŭ dufoje semajne, 20 ĝis 50 personoj estis pendumitaj kadre de pseŭda proceso ĉe milita tribunalo. »

 

Eksterma politiko

Laŭ la aŭtorino de la raporto, Nicolette Waldman, «Neniu kialo ekzistas por pensi, ke la pendumadoj ĉesis. Ni opinias, ke tiuj ekzekutoj plu daŭras, kaj ke miloj da personoj estis mortigitaj. Ili kondukas ilin lunde, kaj ilia mortokondamno estas decidita post proceso de du aŭ tri minutoj. La verdikto estas aprobita de la ministro pri Defendo, kies subskribo estas komisiita de la prezidento Asad. La altaj respondeculoj kaj altranguloj de la reĝimo scias. Temas pri eksterma politiko.» 

Laŭ S-ino Waldman: «Tio, kion ni ĵus malkovris, superas ĉion, kion ni iam vidis aliloke.»  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }