Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 février 2017 1 13 /02 /février /2017 22:16

13/02/2017

Dimanĉon, dekoj da miloj da personoj denove manifestaciis en la lando, el kiuj 50 000 en Bukareŝto.

Fronte al la tumulto, la registaro abolis la leĝon, kiu mildigis la persekuton kontraŭ la koruptado. Abolo, kiun devas konfirmi la Parlamento.

«Ĉiuj atendas la voĉdonadon de la Parlamento, sed la loĝantaro ne plu fidas la plimultan deputitaron, eksplikas Dan, rumania manifestacianto. Ĝi estos devigata aboli la dekreton, kaj neniu scias kiamaniere ni reagos tiam

Defiante glaciajn temperaturojn por la 13a sinsekva tago, la manifestaciantoj postulas demision de la soci-demokrata registaro.  

«Ni sendas al ĝi mesaĝon. Ĝi ne povas decidi laŭ sia volo, ĝi devas aboli tiun specialan leĝon, kiu protektas la koruptitajn homojn», insistas Iordan.

«Mi deziras, ke venontsemajne pli da homoj manifestacios por daŭri tion, kion ni komencis. Kaj tio, ĝis kiam la registaro laboros favore al  la popolo, kaj ne kontraŭ ĝi.» aldonas la juna Theo.     

Malpli ol monaton post sia investituro, la reganta soci-demokrata partio (PSD) kaŭzis senprecedencan movadon de post la komunisma defalo, en 1989.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }