Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2017 3 08 /02 /février /2017 20:26

08/02/2017

Foto DANIEL MIHAILESCU/AFP: En Bukareŝto (Rumanio), la 6an de februaro 2017, manifestacio postulas demision de la registaro.

Pli ol 200 000 personoj kolektiĝis en Bukareŝto, malgraŭ la abolicio de la kontestita dekreto pri koruptado.

La abolicio de la kontestita dekreto pri koruptado, ne sufiĉis por kvietigi la manifestaciantojn. Por la sesa sinsekva tago, homamasoj kolektiĝis ĉie en Rumanio por protesti kontraŭ la registaro, dimanĉon 5an de februaro 2017.

Laŭ la surlokaj komunikiloj, 500 000 personoj surstratiĝis en la tuta lando.

En Bukareŝto, sur la "placo de la Venko", pli ol 200 000 personoj ŝaltis samtempe sian poŝtelefonon, prilumante la lokojn, kiel montras la ĉi-suba video.

La registaro pli frue anoncis, ke ĝi nuligas sian dekreton, kiu mildigas la lukton kontraŭ la koruptado, origino de tiu kolera movado, la plej grava de post la defalo de la komunisma reĝimo. Sed nun sur la stratoj, la Rumanoj postulas foriron de la registaro.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }