Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2017 3 01 /02 /février /2017 14:46

01/02/2017

Foto: AFP/GETTY IMAGES

"JUSTICO NE ESTAS KORUPTADO"

Dekoj da miloj da manifestaciantoj alfluadis sur la stratoj de Bukareŝto, post alpreno de urĝa dekreto pri malkriminaligo de koruptado. La asocioj de juĝistoj, la Ĝenerala prokuroraro, la Supera Konsilio, eĉ la Ŝtatĉefo, denuncis tiun reformon de la punkodo deziritan de la registaro. La ĉefo de la soci-demokrata partio, Liviu Dragnea, povus esti la unua profitanto de tiu dekreto. Akuzata interalie pri kreado de fikciaj laborpostenoj, lia proceso komenciĝis mardon.

« Tiu urĝa dekreto grave atencos, kaj igos neutila la lukton kontraŭ koruptado», laŭ Laura Codruta Kövesi, direktorino de la kontraŭ-korupta prokuroraro.

La dekreto malkriminaligas plurajn deliktojn, kaj kondamnas al malliberejo nur la damaĝon superan al 44 000 eŭroj. La damaĝo en la proceso de Liviu Dragnea estas taksita al 24 000 eŭroj. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }