Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2017 7 19 /02 /février /2017 14:18

19/2/2017

Olimpika vilaĝo senzorge forlasita, materialoj damaĝitaj, kelkfoje eĉ detruitaj, kaj plejparte fermitaj al la publiko… La areo, kiu akceptis la somerajn Olimpikojn malĝojigas, malpli ol ses monatojn post la sporta festego. Eĉ la mita stadiono Maracanã dispeciĝas.

Tiuj sportaj infrastrukturoj, kiuj kostis pli ol 2 miliardojn da eŭroj, tamen devis esti transformitaj en areojn malfermitajn al la publiko, profite al la Cariocas kaj la lernejoj.

«Tio estas fuŝaĵo. Multe da mono estis investita, kaj la loĝantoj ne profitas de ĝi», bedaŭras loĝanto de Rio.

«Kian malĝojon kaj elreviĝon! Lando tiel riĉa, kun registaro tiel koruptita. Tio estas plorinda», plendas alia.

Tio, pro la kverejoj inter pluraj mastrumantoj, la financa krizo kiu ruinigas la landon, kaj la ŝanĝoj ĉekape de la Ŝtato kaj de la municipo. Sed laŭ Patricia Amorin, respondeculo ĉe la prefektejo, plu restas espero.

«La registaro ŝanĝiĝis, akordoj kun privataj firmaoj ne funkciis, promesoj ne estis respektataj, sed ili estos plenumitaj estontece», ŝi asertas.

Nu tamen, multaj dubas pri la promesita rearanĝo, kaj la promenantoj, kiuj iras ĝis tie, maloftas.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }