Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 février 2017 7 05 /02 /février /2017 13:27

05/02/2017

Foto Jian Han / NATURE PUBLISHING GROUP / AFP: Sakorituso ("sakosulko") estas la unua surtera besto, kiu posedis kompletan digestan aparaton.

Ĉinaj esploristoj trovis tre raran fosilion, kaj temas pri unu el niaj prauloj. Sed ĉifoje, ĝi ne estas aŭstralopiteko aŭ alia simila praulo. Tiu ĉi estas multe pli maljuna, aĝa je ĉirkaŭ 540 milionoj da jaroj. Kaj ĝi posedis en si, la ĝermojn de anatomia revolucio.

La scienca nomo de la homa specio estas «homo sapiens». Pli precize, tio estas ĝia ĝenro. El la familio de la homedoj, el la ordo de primatoj, el la klaso de mamuloj, sub-branĉo de vertebruloj, kaj branĉo de Korduloj.

Antaŭ tiu tempo, ekzistis la grupo de la novbuŝuloj. Tio ĉi estas ensemblo de organismoj, kiuj posedas digestan sistemon, kun du orificoj. Sed, se ĉiuj homoj estas novbuŝuloj, ĉiuj novbuŝuloj ne estas homoj. Marstelo ekzemple, apartenas al tiu grupo.

Tio estas la kazo, ankaŭ de "Sakorituso", fosilio aĝa je ĉirkaŭ 540 milionoj da jaroj malkovrita en Ĉinio. Tiu mikroskopa mara organismo ŝajne estas ja la unua reprezentanto de tiu grupo. Ĝi estas la unua surtera besto, kiu posedas kompletan digestan aparaton.

Sakorituso similis ian sakon kun granda buŝo. Ĉe la alia ekstremaĵo tamen, tio estis pli elementa: ok malgrandaj orificoj utilis por evakui akvon kaj elĵetaĵojn. Surogato de tio, kio pli poste evoluos al anuso, kaj eĉ al brankoj ĉe la fiŝoj.

Kion komunan havas marvermo, markaŝtano, sardino aŭ homo? Ni nun havas respondon: komuna praulo, kiu nomiĝas "Sakorituso".

http://www.sci-news.com/paleontology/saccorhytus-coronarius-humans-earliest-known-ancestor-04578.html

"Sakorituso" estas nun la plej primitiva ekzemplo de la tiel nomataj  «Novbuŝuloj». Ĝi estas larĝa biologia kategorio kiu ampleksas kelkajn sub-grupojn, inkluzive de la vertebruloj.

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }