Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2017 5 10 /02 /février /2017 18:59

10/02/2017

En Usono, la manifestacioj de la Indianoj ne sukcesis: la inĝeniera korpuso de la usona armeo permesis rekomencon de la konstruado de la naftokondukilo en Norda Dakoto.

Tiu projekto estas tamen kontestata, ne nur de la Indianoj, sed ankaŭ de la NROj pri defendo de la naturmedio.

Pasintan decembron, Barack Obama haltigis la projekton, en la nomo de la lukto kontraŭ la klimata varmiĝo.

Sed antaŭ kelkaj tagoj, lia posteulo Donald Trump subskribis dekreton, kiu relanĉas la projekton.

 

La vojlinio

Tiu naftokondukilo devas transporti petrolon de Norda Dakoto ĝis distribuejoj en Ilinojso.

Ĝi trapasos areojn, kiujn Indianoj konsideras kiel malprofanajn, kaj ankaŭ riskas poluadi fontojn de trinkebla akvo.

La projekto kostos 4 miliardojn da dolaroj.

La opoziciuloj al tiu naftokondukilo mobiliziĝis dum monatoj en Norda Dakoto por bloki la konstruadon.

Tiu konstruejo povus rekomenci « tuj », laŭ la entrepreno taskita pri la konstruado de tiu instalaĵo.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }