Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 février 2017 4 02 /02 /février /2017 10:28

02/02/2017

Miloj da dokistoj en Niĝerio suferas por kontentigi la bezonojn de sia familio, post ilia maldungo en decembro 2015. Librotenistoj kaj agentoj pri sekureco, membroj de la Sindikato de la marlaboristoj de Niĝerio, estis maldungitaj sen alternativa laborposteno aŭ vivrimedoj, fare de la Nacia havena aŭtoritato. Tio ĉi kontraŭdire kun la normoj konsentitaj de Niĝerio, ratifante en 1973, la konvencion (n°137) de la Internacia Organizaĵo de la Laboro koncerne la dokistojn. Postulu intervenon de la registaro, por trovi solvon kiu protektas la rajtojn de la laboristoj.

Retmesaĝo

S° Rotimi Amaechi,

Mi skribas al vi, por emfazi la necesan intervenon de via registaro, post la amasa maldungo de niĝeriaj dokistoj, fare de la Nacia aŭtoritato de la havenoj. De decembro 2015, miloj da librotenistoj kaj agentoj pri sekureco, membroj de la Sindikato de la marlaboristoj de Niĝerio, estis maldungitaj sen alternativa laborposteno aŭ vivrimedoj. Tiu aranĝo ne respektas la normojn akceptitajn de Niĝerio, kiu ratifis en 1973 la Internacian konvencion de IOL (n°137) pri la laboro en la havenoj. La sindikato pretas sincere komenci intertraktadojn kun la Havena administrado, por trovi solvon al tiu situacio. Mi petas vian intervenon por certigi ĝian efektivigon.

Partnerece kun la Internacia Federacio de la Transport-laboristoj,  kiu reprezentas  4,5 milionojn da laboristoj grupigitaj en 690 sindikatoj en 153 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }