Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 février 2017 1 13 /02 /février /2017 13:03

13/02/2017

Pasintan dimanĉon, miloj da Meksikanoj surstratiĝis en multaj urboj de la lando, por manifestacii kontraŭ Donald Trump, kaj ties kontraŭ-meksika politiko. En Meksikurbo, ĉirkaŭ 20 000 manifestaciantoj ankaŭ kritikis la registaron de la prezidento Peña Nieto.

En Meksikurbo, la marŝado pace disvolviĝis. Plejparte el la manifestaciantoj ekskuis meksikajn flagojn. Ili ankaŭ svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis legeble «Trump eksteren» aŭ «Kontraŭ la muro».

Por multaj manifestaciantoj, kiel Cintia Lopez, tio estis ankaŭ okazo postuli de la usona prezidento, respekton kaj toleron: «Mi luktas kontraŭ ĉiuj insultoj kaj minacoj esprimitaj de Trump kontraŭ Meksiko. Mi postulas respekton por mia lando, kaj mi defendas nian nacian suverenecon.»

Partoprenante tiun marŝadon, kiu deziris kolekti plej diversajn personojn, la civila societo provis ankaŭ demonstri, ke la Meksikanoj kapablas unuiĝi fronte al eksterdevena danĝero, kiel substrekis Lourdes Ortega: «Ni ne kredas, ke Sinjoro Trump premos nin. La Meksikanoj estas fortikaj. Kaj pro tio, ni volas demonstri, ke liaj ofendoj ne limigos nin. Ĉi tie, ni estas unuiĝintaj, punkto fino.»             

Kaj por reaserti tiun nacian union, kaj tiun nacian senton, la manifestaciantoj finis tiun marŝadon, kantante la nacian himnon.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }