Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2017 3 08 /02 /février /2017 13:14

08/02/2017

Foto: Volontulino de la NRO Proactiva, post savo de bebo. Emilio Moneratti/AP

Kelkajn tagojn antaŭ la memorando de akordo, celanta plifortigi la lukton kontraŭ ŝakrado de migrantoj, subskribita la 3an de februaro inter la itala prezidanto de la Konsilio kaj la ĉefo de la libia registaro de nacia unio, kaj nelonge post la "eŭropa pintkunveno de Malto", dediĉita al la sekurigo de la libiaj landlimoj kaj lukto kontraŭ la trapasigistoj, la situacio en Mediteraneo, plu estas maltrankviliga. Ĉiu minuto gravas por savi vivojn. La operacoj kunordigitaj de la centralo de italaj marbordaj patroloj en Romo multobliĝas ĉi-vintre, kun nesufiĉaj rimedoj.

La seninterrompaj sukuroj de tiuj pasintaj tagoj altigas la nombron de Afrikaj migrantoj al 8500, alvenintaj sur la sudaj marbordoj de Italio. Nombro neniam atingita en tiu periodo, raportas Anne Le Nir, ĵurnalistino en Romo. 

Malfacilaj meteorologiaj kondiĉoj

Vintre, la meteorologiaj kondiĉoj igas la ŝipiradojn eĉ pli danĝeraj. Laŭ la taksadoj de la homhelpaj organizaĵoj, preskaŭ 230 aliaj migrantoj mortis en la Sicilia kanalo de post la 1a de januaro.

Kial ili foriras vintre? «Miaopinie, multaj el ili pensas, ke la situacio baldaŭ ŝanĝiĝos, eksplikas Leonard Doyle, porparolanto de la Internacia Organizaĵo por la migradoj (OIM). Ili scias, kio okazis en Turkio, la fakto ke tiu landlimo kun Eŭropo, kun Grekio, estas nun fermita. Ili do diras al si: ni devas foriri nun.»  

Krome, la trapasigistoj instigas ilin al foriro. Tio estas lukrega komerco. La trapasigistoj volas fari maksimuman profiton antaŭ blokado de Eŭropa Unio. Fakte, ilia sola celo estas gajni monon. Ili bezonas, ke plimulte el la migrantoj alvenos vivantaj aliflanke, por daŭri ilian fikomercon. Se ĉiuj dronas, iliaj profitoj malkreskas. Tio estas vere cinika komerco.   

Pli kaj pli da izolitaj infanoj

Krome, la medicinaj skipoj, kiuj akceptis la migrantojn, konstatas inter la novaj alvenintoj, kreskantan nombron da personoj surhavantaj sur siaj korpoj, spurojn de torturo suferita en Libio.

Siaflanke, la NRO Save the Children maltrankviliĝas pro la pli kaj pli multnombra ĉeesto de infanoj, malpli ol 13 jaraĝaj, kiuj alvenas solaj. La situacio estas des pli alarma, ke la du ŝipoj de la humanitaraj organizaĵoj SOS Mediteraneo kaj Kuracistoj sen Landlimoj laboras multe super sia kapableco.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }