Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2017 5 10 /02 /février /2017 10:53

10/02/2017

Foto AFP: Jemena infano sur strato, portas sakon sur sia dorso en bazaro de la malnova urbo de Sanao, januaro 2017. 

«Du jaroj da milito detruadis Jemenon, kaj milionoj da infanoj, virinoj kaj viroj malespere bezonas helpon.» Tio estas la alarmkrio lanĉita de "Unuiĝintaj Nacioj", kiuj petas du miliardojn da eŭroj por provizi urĝan helpon al ĉirkaŭ dek du milionoj da personoj suferantaj de la konflikto. Malsatego minacas Jemenon, asertas Stephen O’Brien, kunordiganto de la urĝaj helpoj en UN:

«Jemeno estas unu el la plej tuŝataj landoj en la mondo, suferantaj pri nutraĵa malsekureco. 7,3 milionoj da personoj ne scias de kie venos sia venonta manĝaĵo. Se agado ne intervenas, kaj malgraŭ la nunaj homhelpaj klopodoj, malsatego eblas en 2017.»  

La milito en Jemeno detruadis multajn infrastrukturojn, kaj ostaĝigas loĝantaron, senigitan je la plej bazaj necesaĵoj: nutraĵo, medikamentoj, trinkebla akvo. La infanoj estas aparte tuŝataj. Pli ol du milionoj da ili suferas pri akra malsatego laŭ Unuiĝintaj Nacioj.      

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }