Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 février 2017 5 03 /02 /février /2017 18:40

03/02/217

Krom rekorda nivelo de radiado, truo en la ĉirkaŭferma konstruaĵo de la reaktoro n°2 estis malkovrita en la atomcentralo de Fukuŝimo. La anoncoj de Tepco sekvas bildojn filmitajn de kamerao enŝovita komence de januaro. Fandita bruligaĵo ŝajne likadis ekster la kuvo de la reaktoro.

Novaj bildoj fimitaj nivele de la reaktoro n°2 de la atomcentralo de Fukuŝimo en Japanio, malkaŝas ĉeeston de truo en la ĉirkaŭferma konstruaĵo. Tiuj bildoj, publikigitaj de la elektristo "Tepco", estis filmitaj helpe de malgranda kamerao enŝovita fine de januaro ene de la konstruaĵo de la reaktoro. Videblas truo el formo de kvadrato, 1 metron latere. Ĝi situas sur metala platformo sub la kuvo, kiu entenas la nuklean bruligaĵon.  

La nivelo de radiado povas mortigi homon tuj

Laŭ la unuaj hipotezoj, fandita bruligaĵo ŝajne likadis el la kuvo, por formi tiun truon. Sed, la esploroj plu okazas por trovi la precizan kaŭzon, precizigas "Tepco". Aliparte, la elektristo mezuris nivelon de radiado je 530 sivertoj, kio povas mortigi viron tuj. Se tio estas konfirmita, tio estus la plej alta procento ĝis nun konstatita, koncerne tiun reaktoron, mencias Nikkei.

"Tepco" deziris utiligi roboton en la ĉirkaŭferma konstruaĵo, por movi tiujn rompitaĵojn. Sed la malkovro de tiu truo, kaj la ebla proksimeco de la fandita bruligaĵo, malhelpas efektivigon de tiu projekto. La elektristo planas sendi alian maŝinon por realigi pli ampleksajn esplorojn, en la celo lanĉi novan operacion.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }