Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2017 1 06 /02 /février /2017 10:01

06/02/2017

Foto Ahmad Gharabli/AFP: Ĉirkaŭ 1000 personoj partoprenis la manifestacion.   

Mil israelaj Araboj kaj judoj kunkune marŝadis pasintan sabaton. Ili postulis de la registaro, ke ĝi ĉesigu la malkonstruadon de domoj de israelaj araboj, konstruitaj sen permesilo, aliparte malofte konsentita.

La manifestaciantoj akuzis la dekstran registaron de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu, ke ĝi kampanjas kontraŭ neleĝaj domoj de israelaj araboj. Kaj tio, por kvietigi la koleron de kolonianoj, post la decido de la Ĉefkortumo evakui la «sovaĝan» kolonion de Amona en okupata Cisjordanio.      

Tumultoj okazis pasintan monaton, dum protestado kontraŭ la malkonstruado de domoj en la beduena vilaĝo Um al-Hejran, sude de Israelo, dum israela Arabo suspektita pri murdo de policisto, estis mortigita.

«Justa leĝo»

Post la decido pri malmuntado de la juda kolonio Amona, Benjamin Netanjahu konfirmis en decembro sian volon malkonstruadi la arabajn malpermesitajn konstruaĵojn.

«La leĝo devas esti justa. La sama leĝo, kiu devigas evakui Amonan, devigas ankaŭ detruadi la kontraŭleĝajn konstruaĵojn en aliaj partoj de nia lando», li asertis.

https://www.rts.ch/info/monde/8361835-un-millier-de-manifestants-a-tel-aviv-contre-des-demolitions-de-maisons.html

Video 20/01/2017: detruado de beduena vilaĝo

https://www.youtube.com/watch?v=xi2WKW_f_h8

 

Video 01/02/2017 : Evakuado de Amona

https://www.youtube.com/watch?v=I6bKsFNem7k

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }