Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2017 3 22 /02 /février /2017 14:14

22/02/2017

Foto Oren Ziv / actif Stills

La 21an de februaro, Elor Azarya, israela soldato kulpigita pri murdo de Palestinano estis kondamnita je dek ok monatoj da malliberejo. Li riskis de tri ĝis kvin jaroj da malliberejo. Tiu murdo okazis en Cisjordanio antaŭ jaro, post agreso per ponardo fare de la Palestinano. Tiu ĉi estis vundita kaj nearmita.

Ekscesa rebato

Nur kelkajn minutojn antaŭ ol Elor Azarya finmortigis la junan suspektitan agresinton Abdel Fatah Al Ŝarif, per kuglo en la kapon, sammatene de la 24a de marto 2016 en Hebrono, alia palestinano estis mortpafita fare de alia soldato. Tio en la sama loko kaj en similaj kondiĉoj. Ankaŭ li ne prezentis minacon, laŭ vidatestantoj.

La militisto ne estis persekutita pro hommurdo. Kial? Ĉar neniu video ekzistas pri tiu preciza momento, laŭ Al Haq, plej maljuna palestina organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj, kaj tio ne estas la sola kazo, laŭ ĝi. Tiu organizaĵo eĉ denuncas sisteman politikon, kiun ĝi nomas «Pafi por mortigi».        

Plimulte el la aferoj finiĝas sen punaj persekutoj, laŭ NRO

Partnerece kun la NRO "Human rights watch", Al Haq plenumis vastan enketon pri la ondo de perforto, kiu skuas Israelon kaj la Palestinajn Teritoriojn de 2015. ili ĝisfunde esploradis pli ol 150 konfliktajn aferojn de palestinaj agresantoj, mortigitaj fare de israelaj soldatoj. Post studado de protokoloj, intervjuoj de vidatestantoj, kaj ekzamenado de disponeblaj videoj, ili asertas, ke en 85% el la kazoj, temas pri senjuĝaj ekzekutoj, plene eviteblaj.

"Human rights watch" parolas pri mortopermesilo liverita de la aŭtoritatoj al la soldatoj, kiuj tamen ne estas en danĝera situacio. La israela armeo neas, asertas ke ĝi respektas la juron, kaj pravigas la soldatojn, kiuj frontas terorismajn atakojn, ĉar ili devas neŭtraligi tujajn minacojn. La porparolanto de la israela armeo aldonis, ke «ĉiu suspektinda kazo estas objekto de enketo». Tamen, 97% el la 150 aferoj atente esplorataj de la NROj estis klasifikaj sen punaj persekutoj. Ili planas baldaŭ meti tiujn aferojn ĉe la Internacian punkortumon por akiri justicon koncerne tiujn dosierojn.                         

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }