Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2017 3 15 /02 /février /2017 16:59

15/02/2017

La grupo "Islama ŝtato" lasis post si detruitan agrikulturon, post regado de du jaroj en la gubernio Ninivo, regiono konsiderata, kiel la tritika rezervejo de Irako.

Meze de januaro, la iraka armeo forpeladis la ĝihadistojn el la orienta parto de Mosulo, ĉefurbo de la gubernio, kaj el la proksimaj vilaĝoj, kiel Baŝiko kaj Omar Kapŝi.

Sed teroro kaj maltaŭga administrado neniigis la farmistojn, kiel Sami Juhana. Li vendis 100 tunojn da tritiko jare, antaŭ ol esti minacita de la ĝihadistoj per revolvero sur la tempio, kaj konfiskado de liaj teroj, kiuj troviĝas en la kristana vilaĝo karakoŝ:

«Kiamaniere mi povos rekonstrui ĉion ĉi? Nia espero estas, ke la internaciaj organizaĵoj helpos nin, ĉar ni nenion esperas de la registaro. Se ili volas monkompensi nin, ili devos monkompensi multajn homojn, de Basora ĝis Dahuk!»

La gubernio Ninivo antaŭe produktis 1,5 milionon da tunoj da tritiko jare, t.e 21% el la tuta produkto de Irako. Post la invado de "IŜ", ĝi malkreskis al 300 000 tunoj.

Oni opinias, ke 70% el la farmistoj fuĝis post la alveno de "IŜ" kaj tiuj, kiuj restis devis pagi kostajn impostojn, kiel Abdel Salam Junis, farmisto en Omar Kapŝi :

«Ni pagis la islaman imposton en oficejoj. Ni ne povis eviti ĝin, ni devis pagi. Okaze, se ni ne pagis ĝin, ili trudis tion, kaj malliberigis nin».

"IŜ" fanfaronis, ke ĝi povas administradi sian «kaliflandon», sed ĝi ne sciis administradi sian agrikulturan produktadon: la ĝihadistoj pagis tunon da tritiko 188 eŭrojn al la terkultivistoj, kiuj ne fuĝis ilian jugon, dum la registaro pagis ĝin 565 eŭrojn. Finfine, multaj forlasis la aferon.           

Por financiĝi, la ĝihadistoj ankaŭ kaptis la milionon da tunoj da tritiko stokitaj en la siloj de la registaro, kaj vendis 40% el la agrikulturaj maŝinoj.

La damaĝoj en la instalaĵoj estas gravegaj: kiam la materialo ne estis vendita, la semoj estis detruitaj, la irigaciaj sistemoj damaĝitaj, kaj al tio aldoniĝas alia problemo, kiel  eksplikas la prezidanto de la asocio de la terkultivistoj de Baaŝika, Aref Hasan:

«Ni esperas, ke la internaciaj organizaĵoj pri senminigo baldaŭ helpos nin purigi niajn farmejojn, niajn terojn de ĉiuj tiuj eksplodaĵoj, kaj kontraŭ-personaj minoj. Tiu areo estis ĉe la unua linio por lukti kontraŭ la antaŭeniro de "IŜ", kaj estas plenplena de grundaj minoj. La terkultivistoj ne povas reiri tien por kultivi siajn terojn.»  

Tamen, tiu situacio postulas rapidajn kaj efikajn aranĝojn. "Unuiĝintaj Nacioj por plibonigo de nutrado kaj agrikulturo" opinias, ke hodiaŭ 2,4 milionoj da irakanoj ne havas alireblecon al sufiĉaj nutraĵoj, por kontentigi siajn ĉiutagajn bezonojn.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }