Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 février 2017 5 03 /02 /février /2017 11:29

03/02/2017

Pasintan ĵaŭdon, Vladimir Poutin vizitis en Hungario sian plej bonan eŭropan aliancanon, Viktor Orbán. Moskvo kaj Budapeŝto konfirmis tiujn lastajn jarojn, intensan politikan dialogon, spite la ekonomiajn punojn de Eŭropa Unio kontraŭ Rusio, pro la ukrainia krizo. Punoj, kiujn la hungara Ĉefministro konsideras kiel maltaŭgajn, kaj havantajn gravajn ekonomiajn konsekvencojn.

«Hungario konfirmas, ke la ne-ekonomiaj problemoj ne povas esti traktataj per ekonomiaj iloj. Regiona konflikto ne devas etendiĝi al la ekonomia kampo, ĉar finfine, ni ĉiuj estas venkitoj

Moskvo kaj Budapeŝto intencas reaserti kaj plifortigi sian kooperadon, aparte en la energia kampo. Rusio planas konstruadi kaj grandparte financi la plivastigon de la nuklea centralo de Parks, unika centralo tiutipa en Hungario.

« Ni atribuas tre grandan gravecon al tiu projekto kondukita de Rosatom», substrekis la rusa prezidento, kiu memorigis, ke tiu projekto kreos ĉirkaŭ 10 000 laborpostenojn. « La kosto de tiu konstruaĵo atingos 12 miliardojn da eŭroj. Tiu atomcentralo provizas nun 40% el la elektro en Hungario».

La projekton de pligrandigo de la nuklea centralo de Paks bremsas enketo de la Eŭropa komisiono, kiu provas precizigi, ĉu la kontrakto konformiĝas al la konkurencaj reguloj.        

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }