Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 février 2017 6 18 /02 /février /2017 21:04

18/2/2017

Foto:JOSEP LAGO / AFP

La urbestrino de Barcelono alvokis la manifestaciantojn «plenigi la stratojn» por tiu marŝado nomita «Ni volas akcepti ilin». 

160 000 manifestaciantoj kolektiĝis sabaton 18an de februaro en Barcelono, laŭ taksado de la municipa polico. Ili postulis de Hispanio, ke ĝi akceptu «ekde nun» milojn da rifuĝintoj, kiel promesite en 2015. La maldekstra urbestrino, Ada Colau, alvokis la manifestaciantojn «plenigi la stratojn» por tiu marŝado nomita «Ni volas akcepti ilin». Multaj el ili portis la afiŝtabulon «ne plu da ekskuzoj, akceptu ilin nun», laŭlonge de Via Laietana, avenuo kiu trairas la malnovan urbon, ĝis la haveno. La manifestacio simbole finiĝis borde de la Mediteraneo, en kiu pli ol 5 000 migrantoj mortis.

Nur 1000 migrantoj estis akceptitaj

Laŭ siaj engaĝiĝoj kun Eŭropa Unio, Hispanio devis akcepti 16 000 azilpetantojn jam alvenintajn en aliaj landoj, kaj tio ekde 2015. Barcelono prezentis ekde aŭgusto 2015 planon por akcepti rifuĝintojn devenantajn de Sirio, Irako, AfganioEritreo. Sed nur 1 100 migrantoj alvenis ĝis nun.

Sabaton 15an de februaro, la prezidentino de la provinca deputitaro de Barcelono, Mercè Conesa, juĝis «hontinda», ke Hispanio ne respektis sian promeson. Apud urbestroj de Katalunio, ŝi petis de la "Eŭropa Komisiono", ke ĝi «komencu puni severe» la landojn, kiuj ne respektas sian engaĝiĝon.          

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }