Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2017 1 27 /02 /février /2017 18:19

27/02/2017

Foto AFP/DPA/ARNO BURGI: La polico prizorgas protekton de nova dormejo por rifuĝintoj en Heidenau, dum manifestacio organizita de la ekstremdekstra partio NPD, le 21an de aŭgusto 2015.

En Germanio, 3500 perfortaj agoj kontraŭ rifuĝintoj kaj azilpetantoj estis plenumitaj en 2016, unua jaro dum kiu, tiu specifa kriminaligo estis nombrita de post la amasa alveno de migrantoj en 2015.

Post la alveno de multaj migrantoj en Germanio en 2015 kaj 2016, la debatoj koncentriĝas hodiaŭ ĉefe pri drastigo de la migradpolitiko, elpelado de personoj, kies azilpeto estis rifuzita, aŭ lukto kontraŭ la teroristoj.

La rasismaj atakoj, kies rifuĝintoj plu estas la viktimoj restas tamen gravaj, kiel montras la nombroj pasintjare, publikigitaj ĉi-semajnfine.

Preskaŭ dek atakoj tage. Tiel estas la bilanco starigita de la ministrejo pri Internaj aferoj por la jaro 2016. Entute, 3 500 perfortaj agoj kontraŭ rifuĝintoj kaj azilpetantoj estis plenumitaj pasintjare. Dum tiuj atakoj, 560 personoj estis vunditaj, el kiuj 43 infanoj.

Ĉu malkresko en 2017?

La nombroj publikigitaj de la polico ne enkalkulis tiun specifan kriminaligon antaŭ 2016. Ili ne ebligas scii, ĉu tiuj perfortoj kreskis de post la amasa alveno de rifuĝintoj en Germanio, kun preskaŭ 900 000 personoj en 2015.

Al tiuj agresoj kontraŭ personoj, necesas aldoni atakojn kontraŭ dormejoj por migrantoj, sed ankaŭ kontraŭ organizaĵoj, kiuj helpas ilin aŭ bonvoluloj.

Tiu bilanco por la pasinta jaro enhavas pli optimisman aspekton. La statistikoj montras, ke la nombro de perfortoj malkreskis dum la lasta jarkvarono 2016, kiu ebligas esperi malkreskon ĉi-jare.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }