Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2017 2 07 /02 /février /2017 21:42

07/02/2017

Ĵaŭdon en Aulnay-sous-Bois, nova scenejo de polica perforto okazis. La loĝantoj koleris kaj organizis ĉi-lundon « blankan marŝadon », postulante « Justicon por Théo ».

La juna Théo, 22-jaraĝa, plu estas en malsanulejo, kvar tagojn post la surstrata agreso fare de policistoj de specialigita brigado dum kontrolo de identeco. Unu el ili ŝajne enigis intence sian klabon en la anuson de la junulo.   

La kuracistoj de la malsanulejo, kien estis kondukita la junulo post la evento, konstatis laŭlongan vundon de la anuskanalo je dek centimetroj. Unu el la policistoj estis submetita al enketo pro seksperforto, liaj tri kolegoj pro intenca kolektiva perforto.

Video de la sceno kaj la atesto de la junulo estis diskonigita de la televidkanalo BFMTV. Li asertas, ke li ricevis kraŝaĵojn kaj insultojn («negrulo», «bambulo», «fiulino»).

«Kion ili serĉas? Estigi fajreron? Ĉu ne estas sufiĉe da pudro en tiuj kvartaloj? Mallaboreco, malsekureco, kostaj loĝejoj, neniuj estontecaj perspektivoj. Farante tion ĉi al junulo, la situacio povas nur eksplodi», atentigas loĝanto.

«Tio, kion ili faris estas netolerebla. Estas same ĉiutage. La polico alvenas, kontrolas identecon el ekscesa maniero», bedaŭras juna loĝanto de Aulnay.  

La eventoj kreskigis la streĉitecon en tiu popola komunumo de Seine Saint Denis. Lundon vespere, pluraj veturiloj kaj restoracio KFC estis incendiitaj. Tagon antaŭe, dudek ses personoj estis arestitaj post alfrontiĝoj kun la polico.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }