16/02/2017
Foto REUTERS/Christian Hartmann: Pluraj centoj da personoj partoprenis merkredon vespere en Parizo, al spontanea kolektiĝo « kontraŭ la policaj perfortoj », ĉe la vojkruco inter la Bulvardo Barbès kaj la bulvardo de Rochechouart, en la 18a pariza sektoro.
La kolektiĝo, kiu ne estis deklarita ĉe la prefektejo, okazigis incidentojn. Manifestaciantoj, el kiuj anarkiistaj aktivuloj, flamigis kelkajn piroteknikaĵojn kaj bruligis forĵetaĵojn, laŭ polica informfonto.
La policistoj rebatis sturmante la manifestaciantojn kaj efektivigante pafojn de plorigaj gasoj.
Gravegaj policaj fortoj ĉirkaŭfermis la kvartalon, dum la metrostacio Barbès-Rochechouard estis malpermesita al la publiko.
Ili plurfoje malhelpis grupojn de manifestaciantoj defiladi ĝis la vojkruco Barbès.
http://www.capital.fr/a-la-une/actualites/incidents-a-paris-lors-d-un-rassemblement-de-soutien-a-theo-1207473
