02/02/2017
Internacia Amnestio suspektas la filipinan policon, pri plenumado de krimoj kontraŭ homaro.
En raporto publikigita pasintan merkredon, la NRO asertis, ke la filipinaj policistoj amasmurdas la ŝakristojn kaj drogemulojn, kadre de la milito kontraŭ narkotaĵoj de la prezidento Rodrigo Duterte.
En ses monatoj, pli ol 6000 personoj jam estis mortigitaj, el kiuj 2555 el oficiala maniero.
«Rangula policoficiro diris al ni, ke ili ricevas bonifikojn por mortigi drogemulojn, eksplikas Wilnor Papa de "Internacia Amnestio". Laŭ la raporto, tiuj bonifikoj varias de 150 ĝis 280 eŭroj por mortigita persono. Se neniu mortas, ni ricevas nenion».
La filipina prezidento estis elektita pasintan junion per la promeso haltigi la drogŝakradon, kiu gangrenas la landon.
En decembro li agnoskis, ke li mem mortigis drogemulojn, kiam li estis urbestro de sia komunumo.
Lundon, post la malkaŝo de pluraj skandaloj de koruptado, celante la policon taskitan pri la lukto kontraŭ drogo, la filipina prezidento konfidis la aferon al la armeo.

