Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 février 2017 6 18 /02 /février /2017 15:30

18/02/2017

Belorusio ekzekutis kvar kondamnitojn en 2016. Tiu lando estas la sola el la eŭropa kontinento, kiu plu aplikas mortopunon. Post paŭzo dum jaro kaj duono pro intertraktadoj koncerne la ekonomiajn punojn de Eŭropa NioUnio (finfine nuligitajn en februaro 2016), la ekzekutoj rekomenciĝis por atingi la plej altan jaran nombron de post 2008.

Belorusio regule plenumas ekzekutojn post nejustaj procesoj, dum kiuj la akuzanta parto ofte prezentas la mem-kulpigon, kiel decidigan pruvon, ĉio ĉi sen publika ĉeesto. En sia tuteco, tiu proceduro estas tre malmulte diskonigita, kaj nekonata de la internacia komunumo.

La punpersonaro traktas la malliberulojn en la mortokoridoro, kvazaŭ ili jam ne plu apartenus al  «la mondo de la vivantoj».

La administrado ofte rifuzas viziton de ilia advokato, kaj konfiskas la korespondaĵojn kun ilia familio. Malpermesitaj pri promenado, la mortokondamnoj estas devigataj trapasi la tutan tagon en ĉelo 3 metrojn larĝa kaj 6 metrojn longa, kiun ili dividas kun alia mortokondamnito.  La ega psikologia premo, kiu efikas sur malliberulo post la ekzekuto de lia kunmalliberulo aldoniĝas al la angoro estigita de la fakto, ke li ne nenion scias pri la dato de sia propra ekzekuto. La punadministrado informas la familiojn pri la ekzekuto, nek antaŭe nek tuj poste. Ekzekutoj estas kelkfoje kaŝitaj dum preskaŭ monato. La leĝaro malpermesas redoni la korpon al la familioj kaj malkaŝi la lokon de la sepultejo. "Unuiĝintaj Nacioj" kvalifis tiun praktikon kiel torturon, kaj turmentadon de la proksimuloj de la mortokondamito.

La oficialaj datumoj pri la aferoj de mortokondamnoj estas tiel maloftaj, kiel nekompletaj. Koncerne la informojn pri la kondiĉoj de enkarcerigo, neniuj publikigoj okazas. La ekzekutoj estas objekto de neniu oficiala statistiko, tamen la organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj taksas, ke  Belorusio ekzekutis ĉirkaŭ 400 personojn, de post sia sendependenco en 1991.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }